March 16, 2018

Moskvio

Rostov la Granda: semajnfina vizito

Unu el la plej malnovaj urboj de Rusio estas Rostov la Granda en Jaroslavla provinco, ducent kilometrojn nordoriente de Moskvo. Menciita en la kroniko lige kun eventoj de la 9-a jarcento, ĝi ekde tiam ludis grandan rolon en la mezepoka rusa historio, ne nur kiel politika, sed ankaŭ kiel religia centro. Dank' al tio en la 17-a jarcento oni konstruis en la urbo metropolitan sidejon en aspekto de fortikaĵo, kiu nuntempe estas konata kiel “Rostova kremlo”.

Centro de Rostov kaj la kremlo, vidataj de sur lago Nero

Centro de Rostov kaj la kremlo, vidataj de sur lago Nero/Wikimedia Commons

Hodiaŭ Rostov estas unu el ĉefaj turismaj lokoj de la Ora Ringo, frekventata de rusiaj kaj alilandaj turistoj. Sube vi povas spekti filmon fare de videoblogantino Julia Ĥaustova, kiu dum semajnfina vizito al Rostov malkovras por si vidindaĵojn de la urbo (por ŝalti Esperantajn subtekstojn uzu menuon de la ludilo).



P.S. Frazo “Kaptu la demonojn vivaj!” kiu sonas komence de la filmo, estas citaĵo el popularega kinokomedio “Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion”, en kiu roluloj trafas la tempon de Ivan la Terura kaj la gardistaro de lia palaco persekutas ilin, opiniante ilin demonoj. Ĉi tiujn scenojn, same kiel historiajn scenojn en multaj aliaj filmoj, oni filmis en la Rostova kremlo. La filmon oni povas spekti rete kun subtekstoj en la angla aŭ en Esperanto.

Sbiteno el Suzdal

Boteloj kun diversaj specoj de sbiteno, produktitaj en Suzdal/Wikimedia Commons

Sbiteno estas varma trinkaĵo, kiun oni preparas el akvo, mielo kaj spicoj.

Mielvino el Suzdal

Botelo da mielvino, kiu ankaŭ devenas el Suzdal/Wikimedia Commons

Mielvino (ruse “medovuĥa”) estas alkohola trinkaĵo, preparata el akvo, mielo kaj gisto. Ĝi aperis en la 18-a jarcento, anstataŭinte malnovan trinkaĵon, konatan kiel “medo”, kies produktado postulis tre longan tempon.
Legi plu
Moskvio

Kastelo en provinca pejzaĝo

Mirinda spektaĵo malfermas sin al okuloj de vojaĝanto, kiu venas vilaĝon Bykovo, 34 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Sur alta bordo de rivereto staras konstruaĵo, kiu similas fabelan kastelon el filmo de Disney. Ŝajnas, ke tuj laŭ la arkoforma ŝtuparo elkuros Cindrulino, perdinte sian kristalan ŝuon. Tamen, ĉi tiu originala silueto apartenas al nenio alia, ol ortodoksa preĝejo – unu el tre malmultaj, konstruitaj en la stilo de rusa pseŭdogotiko, kiu disvolviĝis en Rusio en la dua duono de la 18-a jarcento.

La preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino en Bykovo en 2005

La preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino en Bykovo en 2005/Wikimedia Commons

Bieno Bykovo, al kiu apartenis la preĝejo, estas konata ekde la 16-a jarcento. Siatempe ĝin posedis diversaj konataj familioj de la rusa nobelaro. Ekde 1762 ĝia mastro estis ĉambelano Miĥail Izmajlov, kiu en 1768 ekestris komision, kiu administris konstruajn kaj arkitekturan agadon en la Moskva Kremlo.

Nekonata pentristo. Portreto de Miĥail Izmajlov (1722 – 1800)

Nekonata pentristo. Portreto de Miĥail Izmajlov (1722 – 1800)

Lia kunlaboranto tie estis konata arkitekto Vasilij Baĵenov, kies grandioza tamen nerealigita projekto pri rekonstruo de la Kremlo estis kialo por establi la komisionon. Do, nature estas supozi, ke kiam Izmajlov volis rekonstrui sian bienon, li invitis Baĵenov-on, kiu al tiu tempo perdis favoron de la imperiestrino kaj okupiĝis nur pri privataj projektoj. Kvankam konserviĝis neniuj dokumentoj, konfirmantaj laboron de Baĵenov en Bykovo, oni tradicie atribuas al li aŭtorecon de la arkitektura ensemblo, kiu estis kreita en la 1780-aj jaroj, kaj kies parto estis la preĝejo, konstruita memore al la forpasinta edzino de Miĥail Izmajlov. En 1783 oni konstruis unuetaĝan preĝejon de la Kristnasko kaj en 1788 aldonis duan etaĝon kun “somera” nehejtata preĝejo de la Vladimira ikono de Dipatrino, laŭ kies nomo oni konas la tutan konstruaĵon. En la 1830-aj jaroj apude oni konstruis apartan sonorilturon en la sama stilo. La muroj de la preĝejo estas brikaj, tegitaj per blanka kalkoŝtono, minita en proksima vilaĝo Mjaĉkovo. Ŝtonon el ĉi tiu loko oni uzis dum jarcentoj por konstruado de “blankŝtona Moskvo”.

Suba video, filmita en 2006, demonstras aspekton de la preĝejo.

Legi plu
Moskvio

Arbaraj loĝantoj en granda urbo

Unu el la plej konataj ŝercoj pri Rusio estas tiu, kiu koncernas ursojn sur stratoj. Nu, se tiaj troveblas, do nur en Siberio, kie ili povas en maloftaj kazoj viziti loĝatajn lokojn. Tamen jam kvin kilometrojn for de la Ruĝa placo oni havas ŝancon renkonti surstrate bestojn ne malpli grandajn kaj fojfoje ne malpli danĝerajn.

Dum rigardo al la mapo de Moskvo unu el rimarkindaj detaloj estas verda “kojno”, kiu eniĝas en la urdon de nordorienta direkto. Tio estas nacia parko “Losinij Ostrov”, unu el la plej grandaj en la mondo arbaroj, kiuj troviĝas ene de urbo.

Ĉi tiu teritorio estas menciata en la dokumentoj ekde la 15-a jarcento kaj en la 16-a jarcento ĝi estiĝis ĉastereno de la rusaj caroj.

Nikolaj Sverĉkov. Caro Alekseo Miĥajloviĉ kun bojaroj en falkona ĉasado apud Moskvo (1873)

Nikolaj Sverĉkov. Caro Alekseo Miĥajloviĉ kun bojaroj en falkona ĉasado apud Moskvo (1873).

Fine de la 18-a jarcento ĝi fariĝis ŝtata propraĵo, kaj ekde komenco de la sekva, 19-a jarcento oni protektas la arbaron kaj ĝian naturon. En 1983 estis fondita nacia parko “Losinij Ostrov”, unu el unuaj en Rusio.

Aleksej Savrasov. Losinij Ostrov en Sokolniki (1869)

“Losinij Ostrov en Solokniki” (1869) fare de Aleksej Savrasov konservis bildon de pejzaĝo, en kiu nenio parolis pri proksimeco de urbo.

Hodiaŭ la sudvesta parto de la parko, kiu troviĝas interne de la urbaj limoj, estas populara loko por aktiva ripozo. Sur ĝiaj aleoj en ĉiu sezono ne malabundas loĝantoj de la najbaraj distriktoj – kurantaj, biciklantaj aŭ skiantaj. Ĉiujn ilin allogas eblo viziti la naturon, ne veturante malproksimen de hejmo. Tamen la naturo foje mem vizitas ilin...

Ĉi tie estas la tempo atenti la nomon de ĉi tiu loko. “Losinij Ostrov” signifas “Alka Insulo”. Unu el malnovaj signifoj de vorto “insulo” en la rusa lingvo estas arbara areo, ĉirkaŭata de malfermitaj spacoj. Kaj vorto “alka” indikas la plej grandajn el la indiĝenoj de ĉi tiu arbaro (kie renkonteblas ankaŭ aproj, vulpoj kaj leporoj). Figuro de alko, trankvile maĉanta branĉojn, tute ne embarasite pro ĉeesto de homoj, estas ĉi tie kutima spektaĵo. De temp' al tempo, tamen, alkoj lasas sian hejman teritorion kaj trafas urbon. En la reto multnombras videoj, demonstrantaj alkojn sur stratoj, proksimaj al Losinij Ostrov. Sube vi povas vidi unu el tiaj, filmitan maje de 2012.


Loĝantoj de najbaraj domoj ekvidis en korto inter ili vagantan alkon, kiu venis el Losinij Ostrov en parkon Sokolniki, kiu estas daŭrigo de sama arbara areo, kaj poste eliris en la urbon. Nur al vespero oni sukcesis forkonduki ĝin reen. Kaj en la video rimarkeblas, kial ĉi tiuj bestoj estis nomitaj “fojfoje danĝeraj” komence de la artikolo. Atentu ĉe 4:30, kiel viro penas forpeli la alkon, ŝprucante akvon al ĝi – tamen li mem tuj iĝas forpelita de akra hufo. Ja ĉiuj loĝantoj de Moskvo indas respektan traktadon, ankaŭ arbaraj...


Sur alia video vi povas vidi, kiel du alkoj en Sokolniki sensoifigas sin per renkontitaj flakoj, neniom atentante vizitantojn de la parko.

Legi plu

March 05, 2018

Moskvio

Lago Pleŝĉejevo

Rigardinte mapon de la eŭropa nordo, oni facile rimarkas sur ĝi multnombrajn lagojn – spurojn, kiujn antaŭ multaj jarmiloj restis post si la foriranta glaciaro. Plej suda el tiaj spuroj estas lago Pleŝĉejevo, kiu situas 120 kilometrojn nordoriente de Moskvo.



En ĉi tiu aerfilmado de lago Pleŝĉejevo kaj urbo Pereslavl-Zalesskij, farita de sur 500-metra alto, bone videblas la regula ovala formo de la lago.

Jam en la fora pasinteco homojn logis ĉi tiu lago kun ĝia abundo de fiŝoj, unu el kiuj – loka formo de Coregonus albula, ruse nomata “rjapuŝka” – troviĝas sur la blazono kaj la flago de Pereslavl-Zalesskij. Sur la orienta bordo de la lago kuŝas Blua ŝtono – rokaĵo, kiu jam pli ol jarmilon estas objekto de adorado (ĝi meritas apartan rakonton, kiu sendube aperos poste). En la 9-a aŭ la 10-a jarcento sur la orienta bordo de la lago aperis urbeto, kiu en la historiaj dokumentoj estis konata sub nomo Kleŝĉin. En la 12-a jarcento princo Jurio la Longbraka, al kiu la tradicio atribuas fondon de Moskvo, konstruis novan urbon Perejaslavl (moderna nomo – Pereslavl-Zalesskij) kiel ĉefan setlejon sur la lago.

Busto de Jurio la Longbraka en Pereslavl-Zalesskij

Busto de Jurio la Longbraka en Pereslavl-Zalesskij enhavas ineresan aludon al ligo inter ĉi tiu urbo kaj Moskvo; ĝian rimarkindan asimetriecon kaŭzis tio, ke ĉi tiu skulptaĵo estas kopio de supera parto de la ĉevala monumento de Jurio en la ĉefurbo. Lia dekstra brako estas etendita antaŭen kaj por nevidebligi tion oni bezonis “fortranĉi” ĝin pli alte./Ru.wikipedia.org

Lago Pleŝĉejevo montriĝis ligita kun du tre konataj nomoj de la rusia historio. Princo Aleksandro la Neva devenis el Pereslavl, kaj en la fama filmo de Sergej Eisenstein, laŭ kiu oni kutime prezentas Aleksandron al si nuntempe, spektanto unuafoje renkontas lin sur la bordo de la lago, kie li okupiĝas pri afero tute ne princa – administras fiŝkaptadon. Tamen kiam nuboj densiĝas super la rusa lando, li devas ree surmeti la kirason...

Plasta sako el Pereslavl-Zalesskij

Simbolojn de la historia pasinteco oni povas trovi en Pereslavl eĉ sur plastaj sakoj fare de lokaj produktantoj, kiuj situigas sur ilin portreton de Aleksandro kun bildo de la katedralo de la Transfiguriĝo (1152-1157) en Pereslavl, la plej frua el la blankŝtonaj monumentoj de nordorienta Rusujo./Projekto Moskvio

Alia granda figuro, kiu atentis ĉi tiun landon, estis Petro la Unua. Juna caro, ĉe kiu jam estis formiĝantaj planoj de venontaj ŝanĝoj en Rusio, strebis ankaŭ al kreado de mara floto. Lago Pleŝĉejevo montriĝis por tio taŭga provejo, ĉar ĝi estis la plej proksima al Moskvo granda akvaro, sur kiu oni povis ekzerci ŝipnavigadon. Oni fondis unuan ŝipkonstruejon sur la lago en 1688, kaj en 1692 jam estis preta “Amuza ŝiparo”, kiu malgraŭ sia nomo prezentis sufiĉe seriozan forton, konsistantan el ĉirkaŭ cento da ŝipoj. En aŭgusto de 1692 oni plenumis grandajn manovrojn sur la lago, kaj ĝis nun ĉi tiu dato estas memorata kiu tiu de naskiĝo de la rusa floto.

Dmitrij Kardovskij. La ŝiparo de Petro sur lago Pleŝĉejevo la 25-n de aŭgusto 1692 (1927).

Dmitrij Kardovskij. La ŝiparo de Petro sur lago Pleŝĉejevo la 25-n de aŭgusto 1692 (1927).

Baldaŭ Petro jam ne plu povis kontentigi sin per la malvasta skalo de la lago kaj turnis sian rigardon  al Azova maro. Tamen li ne forgesis la lokon, kie li unuafoje spertis glitadon sur akva surfaco. En 1722 Petro, jam imperiestro, eldonis specialan dekreton pri konservado de la restaĵoj de la eksa ŝiparo. Oni konservis ilin en Pereslavl ĝis 1783, kiam ili estis detruitaj en incendio. Feliĉe, konserviĝis boato “Fortuno”, kies konstruadon, eble, partoprenis Petro mem. En 1803 ĝi estiĝis ĉefa eskponaĵo de muzeo, aperinta sur la suda bordo de la lago – la plej malnova provinca muzeo en Rusio.

Boato “Fortuno” en halo de la muzeo

Boato “Fortuno” en halo de la muzeo./Wikimedia Commons

Hodiaŭaj sportoj sur akvo diferenciĝas de tiuj en la tempo de Petro, tamen, same kiel antaŭ tri jarcentoj, lago Pleŝĉejevo estas populara loko por ili, ĉar ĝi estas plej proksima al Moskvo fermita akvaro, kie forestas ŝipa trafiko kaj kie oni povas praktiki velsurfadon kaj kajtosurfadon.



La aera filmado montas dense okupitan zonon, kie oni praktikas kajtosurfadon sur la lago.

Same populara ĝi estas por naĝado kaj trankvila ripozo sur bordo. Nivelo de la lago malleviĝis en la nuna epoko, tiel ke la plej grandaj ŝipoj de Petro jam ne povus proksimiĝi al bordo, tamen dank' al tio akvon pli forte varmigas sunradioj. Fundon kovras mola ŝlimo, sur kiu perlamote briletas konkaĵoj. En ĉiu epoko sur lago Pleŝĉejevo oni trovas por si allogaĵojn...

Vidaĵo de lago Pleŝĉejevo

Atributoj de diversaj tempoj renkontiĝas sur bordoj de lago Pleŝĉejevo./Wikimedia Commons
Legi plu

March 04, 2018

Moskvio

Kie estas centro de Rusio?

Iam mi aŭdis pri miskompreno, okazinta ĉe alilandanoj, vizitantaj Rusion; renkontinte en interparolo esprimon “centra Rusio”, ili decidis, ke temas pri Siberio. Mapo de nia lando efektive povas krei tian impreson, tamen la afero estas en tio, pri kia centro temas. Geografia centro de Rusio vere troviĝas en Siberio (pli ĝuste – sur lago Vivi en Krasnojarska regiono), tamen kiam oni parolas ruslingve “centra Rusio”, oni parolas ne pri la geografia, sed pri la historia centro de ĝi, kaj tiu situas tute ne malproksime de ĝia ĉefurbo, inter riveroj Volgo kaj Okao.



Ĉi tiu filmeto prezentas aeran filmadon de la arkitekturaj monumentoj en Vladimir kaj Suzdal.

Slavoj venis sur ĉi tiun teritorion en la dua duono de la 1-a jarmilo de nia erao, kaj en la 12-a jarcento post disfalo de la unueca regno de Rjurikidoj ĉi tie formiĝis potenca Vladimir-Suzdala princlando, kiu rivalis kun aliaj centroj de povo en Rusujo. Post la mongola invado en la 13-a jarcento ĝi disfalis je apartajn regnojn, kiuj konkuris inter si por supera loko. En la 15-a jarcento ĉi tiun lukton fine gajnis Moskvo, kiu unuigis sub sia povo ĉiujn landojn de nordorienta kaj norda Rusujo, kreinte tradicion de ŝtateco, kiu daŭras ĝis nun. Citaĵo, kiu troveblas en la anglalingva Vikipedio, bone resumas signifon de ĉi tiu lando por la rusia historio:

“Vladimir-Suzdal is traditionally perceived as a cradle of the Great Russian language and nationality"
(Vladimir-Suzdalan princlandon oni tradicie rigardas kiel lulilon de la moderna rusa lingvo kaj nacieco).


Mapo de la rusaj landoj en 1237

Mapo de la rusaj landoj en 1237. La teritorio de Vladimir-Suzdala princlando havas rozan koloron./Wikimedia Commons

Kaj, kompreneble, dum sia longa historio ĉi tiu lando akumulis en si trezorojn de arta kreado. Distinga trajto en arkitekturo de nordorienta Rusujo estas uzado de blanka kretŝtono, kiu ebligas facile ĉizi sur ĝi bareliefojn. Tiaj bareliefoj ornamas mondekonatajn monumentojn de Vladimir kaj Suzdal, kiuj apartenas al la Monda Kulturheredaĵo de Unesko. En la 1960-aj jaroj la vizitindajn lokojn de centra Rusio kunligis zono "La Ora Ringo", kiu estas unu el plej popularaj kursoj por rusiaj kaj alilandaj turistoj.

Preĝejo de la Kovrofesto ĉe rivero Nerl en somera vespero

Preĝejo de la Kovrofesto ĉe la rivero Nerl – unu el la plej famaj kaj belaj preĝejoj, konstruitaj en Rusio – estas neelĉerpebla fonto de inspiro por fotoartistoj, kiuj strebas trovi harmonion inter la naturo kaj homa kreitaĵo./Wikimedia Commons

La kremlo en Rostov la Granda vintre

Ĉi tiu foto de kremlo en Rostov la Granda ŝajnas enkorpiĝi prezenton, kiun en la mondo oni havas pri “Patrino-Rusujo”./Wikimedia Commons

Do, malfermante ĉi tiun projekton, mi esperas, ke ĝi helpos al ĉi tiu lando dividi sian belon kun la tuta mondo.
Legi plu